De hodiaux, la 3an de junio 2008, la fama projekto Facebook estas malfermita kodo laux ili anoncis publike, kaj de nun vi jam povas gxin elsxuti de la sekva adreso: http://developers.facebook.com/fbopen. Tiu cxi tutmonda pagxaro jam havas 24.000 enmetitajn programojn por uzi ilin libere kaj senpage kiam vi registrigxas en la pagxaro. Sendube tiu cxi novajxo kontentigis multe la uzantoj de la libersoftavara komunumo cxar nun cxiuj povas studi la kodon kaj lerni kun tiu kodo, fakte PHP, kiel Drupalo :-)
Facebook liberigis la kodon laux la licenco CPAL (tre simila al la licenco de Mozilla) kaj ili celas krei komunumon da programistoj.
Por pliaj informoj, legu la sekvan ligilon.
Delicious
Klaku
Afiŝi novan komenton