Multaj legantoj de Klaku.net demandis al mi pri la karmo multfoje kaj hodiaŭ mi volas redakti artikoleton por ke vi ĉiuj komprenu kio estas la karmo kaj kial estas tiel grava havi bonan karmon en KLAKU.
De la komenco, la motoro de la projekto estis povigata de Pligg, sed post diversaj problemoj nun ni uzas Drupalon. Kaj, pro tio ke ni translokigis la sistemon kaj datumbazon antaŭ ne multe, mi profitas por klarigi la nunan karmon.
Por komenci, KLAKU funkcias kiel malfermita platformo al ĉiuj. Malantaŭ la paĝaro neniu kontrolas aŭ cenzuras la novaĵojn. Mi, kaj aliaj teknikistoj, zorgas pri la servilo, la aktualigo de la datumbazo, la kreado da T-ĉemizoj, ktp... sed ni ne tuŝas la informojn el la uzantaro. Bone... do kiamaniere oni povas havi veran demokratian amaskomunikilon sen responsuloj nek korektistoj nek ĉefoj?, ĉu tio ne estos fine kaoso kaj detruo?... la respondo estas NE.
La nuntempaj komputillingvoj permesas al la matematikoj, komputilistoj kaj programistoj krei interesegajn algoritmojn (por vojaĝi ĝis Jupitero, por kontroli la vetero, por la trafik-lumoj en la grandaj urboj...) kaj ankaŭ la paĝaroj de interreto, iom post iom, enhavas interesajn algoritmojn kiuj oferas utilegajn karakteristikojn al la geuzantoj.
Do, post la revolucio de DIGG aperis multajn kaj multajn similajn projektojn (en yahoo-news en diversaj aziaj landoj, meneame.net, ktp...), kaj KLAKU estas tia, sed en la internacia lingvo Esperanto.
La algoritmo de KLAKU ludas kun via karmo. Ĉiuj uzantoj havas sian propran karmon. Vi havas karmon, mi havas karmon, via kolego havas karmon... kaj la karmo kreskos aŭ malkreskos kiam la aliaj geuzantoj balotos vin pozitive aŭ malpozitive.
La karmo estas, iamaniere, la simpatio ke la komunumo da uzantoj havas kun vi aŭ la konfido ke ili havas pri vi aŭ via protagonismo... dependas en multaj okazioj... sed havi bonan karmon estas tre grava afero en tiu ĉi socia reto.
La algoritmo funkcias kiam la uzantoj balotas viajn artikolojn aŭ viajn komentojn, ĉu bone?... do pro tio mi rekomendas ke vi ne ataku al aliuloj, estu edukita kaj publikigu interesajn novaĵojn.
Balotoj al viaj novaĵoj:
POZITIVA baloto: Vi havas 1 poenton pli.
NEGATIVA baloto: Vi havas 3 poenton malpli.
Balotoj al viaj komentoj:
POZITIVA baloto: Vi havas 1 poenton pli.
NEGATIVA baloto: Vi havas 1 poenton malpli.
Poste, vi povas konstati vian karmon ĉe la hejmo de via uzantkonto, nur klaku sur via nomo (supre, en la dekstra parto de la paĝo).
Sed ne nur la uzantoj havas karmon... ankaŭ la novaĵojn!!! Kio tio signifas?... En la komenco, KLAKU montros en la popularaj novaĵoj la artikoloj kun pli da 10 poentojn... tamen, la algoritmo lernos iom post iom kaj poste, se la uzantoj balotas ĝin (pozitive aŭ negative) la novaĵo bezonos pliajn poentojn por aperi en la ĉefa parto de la popularaj novaĵoj.
Tiel, ni faru ekzemplon:
La uzanto "Kropotkin" havas bonan karmon. La nuna algoritmo scias ke kiam la artikoloj kun 10 poentoj jam aperas, subite, en la "popularaj novaĵoj" malaperante, je la sama tempo, de la "ĵusaj novaĵoj". Kiam pli ol 9 uzantoj balotas pozitive la artikolon de "Kropotkin", lia nova novaĵo aperos en "popularaj novaĵoj".
Bone.
Sed... imagu ke la uzanto "Kropotkin" ne havas bonan karmon, fakte, ege malbona. Do la algoritmo ne donos la sama graveco al la novaĵo publikigita de li, kaj kiam la uzantaro balotos malpozitive lian artikolon, la algoritmo ne permesos ke la novaĵo iru en la ĉefa paĝo per 10 balotoj sed per 12 aŭ 13, ĉu vi komprenas?
La 'graveco' ne ekzistas... tio nur dependas de malsamaj vidpunktoj, tamen KLAKU respektas la opinion de ĉiuj (ne nur de la 'Plejmulto') kaj la algoritmo donos al vi la karmon ke la uzantoj decidos kune kaj regule.
Por fini, mi devas diri ke KLAKU ne funkcias se nur 10 personoj partoprenas aktive... por ke KLAKU vere funkciu... ni devus uzi ĝin amase kaj regule... kaj tio estas la celo de la responsuloj de tiu ĉi malgranda kaj komuna inform-maŝineto.
Ĉu vi komprenas? :-) Do... vi nur memoru la sekvajn tri vortojn: havu bonan karmon!
Delicious
Klaku
Afiŝi novan komenton