Ĉu spamo ĉe Klaku?

Afiŝita de gufulo la 11an de oktobro 2007.

Sub la rubriko "Kio estas Klaku.net?" oni informas al la uzantoj de Klaku pri, interalie, la ĝeneralaj normoj de konduto. La libereco je opinii kaj publikigi estas nia ĉefa gvidilo tuj substrekante, ke tiu libereco ne povos esti uzita por minaci aŭ iel ataki ies dignecon. La rezulto de tiuj agoj povas esti la rekta forviŝo de la uzanta konto kaj, sekve, la nuligo de l' rajto daŭre uzi la servon.
Kelkaj tagoj antaŭe, tamen, ni spertis alian malagrablan uzon de nia paĝaro, t.e, la uzo de nia servo por publikigi spamaĵojn.
Ĉar nia volo estas evoluigi Klaku en utilan, bonkvalitan kaj plaĉan servon por la esperanto-parolantaro ni decidis forviŝi la koncernan spamaĵon kaj estis debatita ankaŭ la proponon forviŝi la tutan konton de tiu uzanto.
Ŝajne, ni devos kompletigi la normojn de konduto per la malpermeso ankaŭ de tiuj fiagoj.


Nuligi konton ne sufiĉas

Nuligi konton de spamisto ne havas grandan sencon. Li/ŝi ja uzas tiun konton nur unu fojon por rapide disĵeti sian spamon kaj tuj poste kreos novan konton, kaj la uzo de "Captcha" ja klare ne sufiĉas. La programistoj de Klaku.net povas enkonstrui tre facilan rimedon por filtri Esperanto-parolantojn disde spamistoj. Ekzemplo:

Tajpu la jenan frazon senerare kun spacoj ĝuste lokitaj:

Mi n e e stas sp amisto s ed Es peran to-pa rolan to

Se la programo ne ricevas la ĝustan frazon

Mi ne estas spamisto sed Esperanto-parolanto

ĝi rifuzas akcepti.

Alia eblo:

Tajpu la jenan frazon sen akuzativeraroj:

Min ne estas spamiston sed Esperanton-parolanton

La frazojn oni povas ja iom regule ŝanĝi. Certe vi havos insperon pri aliaj similaj ideoj.

Sukceson!

Nuligi konton ne sufiĉas (2)

P.S. Mi ne scias, kial la supra respondo estis verkita de "Nekonato". Mi ja ensalutis tute bonkondute kiel Paul.Peeraerts.

P.S.2: En la supra respondo bv. legi "inspiron" anstataŭ "insperon".

Afiŝi novan komenton

  • Retpaĝaj adresoj kaj retpoŝtadresoj iĝas ligiloj aŭtomate.
  • Permesataj HTML-etikedoj: <a> <em> <strong> <cite> <code> <ul> <ol> <li> <dl> <dt> <dd>
  • Lineoj kaj alineoj aŭtomate rompiĝas.

Pliaj informoj pri formataj opcioj

Captcha
La utilo de tio cxi estas por certigi ke vi estas homo kaj ne spam-roboto.
Bv. entajpi la literojn kaj numerojn.