Month of septembro, 2008

Klaku.net anoncita en Wykop

Afiŝita de joan la 25an de septembro 2008.

Hodiaŭ Klaku.net estis anoncita en la socia paĝaro en la pola lingvo kaj dum la sekvaj horoj (kaj tagoj) ni vidu la komentojn kaj diskutadon se estus.
Wykop estas simila projekto al Klaku.net aŭ Digg.com sed en la pola lingvo.
Sekvu la novajxon ĉi tie.


De hodiaŭ, Le Monde Diplomatique ankaŭ disvastigas Klaku.net

Afiŝita de joan la 25an de septembro 2008.

Ĉimatene skribis al mi Florent Jugla, retestro de la projekto Le Monde Diplomatique en esperanto kaj li informis min ke tia paĝaro jam aldonis sub ĉiuj la novaĵoj la ligilon al Klaku por disvastigi per unu Klak' ĉiujn iliajn novaĵojn.

Iru ĉe http://eo.mondediplo.com/article1385.html, ekzemple, kaj rigardu sub la novaĵo la bildeto 'K' por sendi la novaĵon al Klaku.net

Korajn Dankojn de la projekto Klaku.net


Kiel havi esperantan formaton por la datoj en Drupalo

Afiŝita de joan la 24an de septembro 2008.

Drupalo oferas multajn opciojn por la datojn, vi povas skribi la tagon kaj la monato kaj la jaro (T M J) aŭ krei alian ordon kiel tagon, monato de la J (T, M de la J). Ankaŭ eblas diri ke la semajno komencos en la dimanĉo aŭ en la lundo. Ankaŭ Drupalo oferas 3 malsamajn formatojn: mallonga (T/M/J), normala (T M de J) aŭ longa (T de la M de J - horoj:minutoj).

Tamen, en esperanto la korekta formato estas aldoni la akuzativon en la tagoj kiel "la 14an de junio 2008" krom "la 14 de junio 2008", kaj por tio mi oferas al vi la tri malsamaj formatoj por ke vi aldonu en via Drupalo.

Simple editu la dosieron /modules/system/system.module kaj proksime de la linio 784 forviŝu la $dateshort kaj $datemedium kaj $datelong kaj aldonu la sekvajn:


  // Date settings: possible date formats
  $dateshort = array('m/d/Y');
  $datemedium = array('j\a\n \d\e F Y');
  $datelong = array('l \l\a j\a\n \d\e F, Y');

Kaj vi havos esperantan formaton en la datoj de viaj novaĵoj kaj paĝoj.


Nova navigadilo Chrome (BETA), programita de Google

Afiŝita de joan la 3an de septembro 2008.

La 2an de septembro Google anoncis la novan navigadilon Chrome kaj malfermis la pagxaron http://www.google.com/chrome kun informoj diversaj pri la karakteristikoj de ilia navigadilo. Legeblas la paĝaro en multaj lingvoj, kiel kutime en la filozofio de Google.

Ni, kiel ĉiutagaj adiktoj al Klaku, elŝutis la navigadilon kaj Klakumis iomete :-) kaj ĉi tie vi havas bildon.

Navigadilo Chrome kaj KLAKU.net Navigadilo Chrome kaj KLAKU.net


Statistikoj en aŭgusto 2008

Afiŝita de joan la 2an de septembro 2008.

Jen la cxefaj mastrumsistemoj kaj navegadiloj uzataj en KLAKU.net post kolekti la statistikoj de aŭgusto: