Jen alia disvastiginda novajxo. Gxuste hodiaux mi vizitis la oficialan pagxon de la drupala distribuo DRIGG, distribuo uzata en Klaku.net laux la anoncoj en tiu cxi artikolo kaj mi vidis en la pagxo ke ili jam anoncis Klaku.net kiel projekto kiu uzas Drigg-Code! Tio cxi ne nur estas bona novajxo por Drigg kaj Klaku (cxar tio cxi engrandigos niajn vizitojn) sed ankaux por la esperanta movado, cxar la projekto aperas publikigita en la internacia lingvo :-) Vi povas vidi tiun pagxon cxi-tie. Dank' al drupalo, Klaku.net engrandigxas!
Month of majo, 2008
Klaku.net, la unua projekto anoncita de Drigg-Code.
Afiŝita de joan je dim, 05/11/2008 - 15:12.Instali Debian GNU/Linux en la Macbook Intel Core Duo
Afiŝita de joan je ĵaŭ, 05/08/2008 - 19:47.
Cxiuj el vi rajtas modifii aux disvastigi la sekvan dokumenton en la blogo de Klaku. Gxi temas pri la instalado kaj sekve pri la baza konfigurado de la mastrumsistemo Debian GNU/Linux en la portebla Macbook Intel Core Duo. Tiu cxi portebla estas iom malsama al kutimaj porteblaj kaj pro diversaj kialoj oni devas konfiguri iomete kelkajn dosierojn por ke funkciu la senkablan reton, la ret-kamerao kaj la kontrolo da baterio. Bone, ni komencu iom post tiom. Vi sidu antaux via komputilo, malfermu malvarman bieron kaj gxuu la sekvan artikolon nun, cxu vi pretas? :-) Mi redaktos simple kaj rapide la konfiguraciojn kaj la utilajxojn ke vi devas fari:
Poormanscron, modulo aldonita en Klaku.net
Afiŝita de joan je mar, 05/06/2008 - 13:40.La modulo poormanscron estis instalita en Klaku.net. Gxi bone funkcias, kaj utilas por serviloj kie oni ne povas konfiguri la "crontab". Mi konfiguris poormanscron por ke gxi aktualigu la karmon kaj aliaj konfiguraciojn cxiuj 90 minutoj.
Delicious
Klaku