Month of februaro, 2008

Ligiloj al KLAKU el eksteraj ttt-paĝoj

Afiŝita de joan je ven, 02/15/2008 - 21:25.

Saluton, ĉi tie mi anoncas la nova maniero por sendi la artikolojn de viaj paĝaroj rekte al KLAKU per la imaĝo 'K' en Drupalo. Do, modifiu la dosieron de la modulo Service_links: /modules/service_links/service_links.module

Kaj ŝanĝu la malnovan kondiĉon 'IF':

if (variable_get('service_links_show_klaku', 0)) {
$links['service_links_klaku'] = theme('service_links_build_link', t('Klaku'), "http://klaku.net/submit.php?phase=2&url=$url&title=$title", t('Klaku tiun cxi novajxon'), 'klaku.png', $nodelink);
}

Por tiu ĉi nova kondiĉo:

if (variable_get('service_links_show_klaku', 0)) {
$links['service_links_klaku'] = theme('service_links_build_link', t('Klaku'), "http://klaku.net/publikigu?url=$url&title=$title", t('Klaku tiun cxi novajxon'), 'klaku.png', $nodelink);
}

La ŝanĝo nur estas: http://klaku.net/publikigu?url=$url&title=$title


La graveco de la karmo en la demokratia platformo Klaku.net

Afiŝita de joan je ven, 02/15/2008 - 15:03.

Havu bonan karmon!!!Multaj legantoj de Klaku.net demandis al mi pri la karmo multfoje kaj hodiaŭ mi volas redakti artikoleton por ke vi ĉiuj komprenu kio estas la karmo kaj kial estas tiel grava havi bonan karmon en KLAKU.

De la komenco, la motoro de la projekto estis povigata de Pligg, sed post diversaj problemoj nun ni uzas Drupalon. Kaj, pro tio ke ni translokigis la sistemon kaj datumbazon antaŭ ne multe, mi profitas por klarigi la nunan karmon.

Por komenci, KLAKU funkcias kiel malfermita platformo al ĉiuj. Malantaŭ la paĝaro neniu kontrolas aŭ cenzuras la novaĵojn. Mi, kaj aliaj teknikistoj, zorgas pri la servilo, la aktualigo de la datumbazo, la kreado da T-ĉemizoj, ktp... sed ni ne tuŝas la informojn el la uzantaro. Bone... do kiamaniere oni povas havi veran demokratian amaskomunikilon sen responsuloj nek korektistoj nek ĉefoj?, ĉu tio ne estos fine kaoso kaj detruo?... la respondo estas NE.


Ĉu vi ŝatos propagandon aŭ anoncojn en Klaku?

Afiŝita de joan je mer, 02/13/2008 - 19:45.

Antaŭ ĉio... ni NE volas enmeti propagandajn afiŝojn en la paĝaro de Klaku aŭ anoncojn de diversaj enterprenoj aŭ asocioj, ni simple volas scii la opinio de la uzantaro. Ĉu vi ŝatos propagandon? Se jes, kiamaniere? Dankon por legi.


Ĉu vi loĝas je iu Iberia lando? Venu al Iberia Renkontiĝo!

Afiŝita de joan je mer, 02/13/2008 - 17:37.

Iberia Renkontiĝo estas ĉiujara esperantaĵo okazanta ie en Iberio kunorganizata de Portugala Esperanto-Junularo, Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo. ĉi-foje la renkontiĝo okazos en Benicàssim, ĉarma ĉe-mediteranea urbo fama i.a. pro la internacia muzik-festivalo.

Iberia Renkontiĝo 2008!

Pro sia situo kaj historio, Iberio estas, ekde la pratempoj, plurlingva kaj plurkultura teritorio. En ĝi estas kvar politikaj eroj (Portugalio, Hispanio, Andoro kaj ĝibraltaro) kaj ok lingvoj (angla, aragona, astur-leona, eŭska, galeg-portugala, kastilia, kataluna kaj okcitana). Post la lastaj migradoj oni povas kalkuli je pli ol tri centoj la kvanton de lingvoj parolataj en la dunoninsulo.


Klaku jam renaskiĝis

Afiŝita de joan je mer, 02/13/2008 - 17:24.

Do, ĉivespere mi jam konstruis novan sistemon en mia servilo kaj la problemoj kun Klaku jam estas solvitaj. Klaku ne funkciis dum la lastaj 24 horoj sed jam estas denove en la reto.

[joancatala@ivy klaku]$ df -h
Filesystem Size Used Avail Use% Mounted on
/dev/sda3 182G 69G 105G 40% /
/dev/sda1 99M 26M 69M 27% /boot
none 501M 0 501M 0% /dev/shm
[joancatala@ivy klaku]$


La ĉefa menuo konstruita kiel la antikva kun Pligg

Afiŝita de joan je lun, 02/04/2008 - 21:48.

Do, kiel mi skribis hieraŭ en la blogo, mi volis kontrui la ĉefan menuon pli allogan, kaj jen la rezulto... aspektas ege simila al la antikva menu, ĉu ne? :-)

menuon

Bone, almenaŭ la nova klaku.net jam similas pli al la antikva.


Ĝis Pligg... Klaku.net nun estos povitiga de Drupalo

Afiŝita de joan je lun, 02/04/2008 - 00:01.

Post iom da tranoktado kaj drinki multajn bierojn, estas plezuro por ni komuniki ke Klaku.net nun estos povigita de la libera softvaro Drupalo. La ĉefa kialo de tiu ĉi ŝanĝo estis la SPAMO suferita pro la antikva sistemo Pligg.

Dum la venontaj semajnoj ni aldonos diversajn novajn karakteristikojn kaj ankaŭ iomete refaros la CSS-an dosieron por modifii la ĉefan menuon kaj aliaj partoj internaj en Drupalo. Kaj kiel ĉiam, vi estu bonvena doni novajn ideojn, konsilojn aŭ kritikojn, la projekto Klaku kreskas dank' al ĉiuj.