Ĉivespere mi ludis iomete per la nova telefono iPhone kaj tio estas plezura sperto. Post iom da provoj, mi ŝategas tiun ekranon! vere! la video ne estas bone registrita ĉar mi uzis malbonegan poŝtelefonon por registri la videon, tamen vi povas imagi kiel amuza maŝineto estas, hehe Mi provis la senkablan konekton, la retpoŝtojn, la mapojn de Google, la videojn de Youtube kaj ankaŭ la navigadilo Safari kiu bonege funkcias en tiu magika telefono. Estas nekredeble havi malgrandajn ttt-paĝojn en via mano kaj kontroli ĉion pere de viaj fingroj. Amuza telefono! aŭ ĉu mi devus diri "Amuza komputileto!"? :-)
Month of novembro, 2007
Ludante kun Klaku kaj nova iPhone
Afiŝita de joan je mer, 11/21/2007 - 18:46.La oficiala t-ĉemizo de Klaku!
Afiŝita de gufulo je mar, 11/20/2007 - 22:38.
Klaku-uzantoj!,
Jam eblas mendi la oficialan t-ĉemizon de Klaku. Per ĝia aĉeto, vi ne nur povos havi surbruste vian plej ŝatatan esperantan ttt-ejon sed vi ankaŭ helpos subteni ĝin ekonomie, grava faktoro por permesi ĝian pluan ekzistadon kaj kreskantan plibonigon.
Prezoj kaj send-maniero
Nuntempe, pri substrukturaj malfacilaĵoj, ne eblas aĉeti la t-ĉemizon po unuo sed nur eblas po kelkaj unuoj.
Delicious
Klaku