Month of oktobro, 2007

Kiuj kategorioj?

Afiŝita de gufulo la 12an de oktobro 2007.

Kiam ni publikigas novaĵon ĉe Klaku, ni havas la eblecon elekti specifan kategorion por faciligi la postan serĉadon (kaj trovon) de la koncerna novaĵo.
Ĝis nun ekzistas la jenaj: kulturo/sportoj/teknologio/humuro/politiko kaj filozofio/esperanto-movado/geografio/turismo/urĝaj novaĵoj

Ĉu ili taŭgas laŭ vi? Ĉu vi taksas ilin plibonigendaj?
Komentu ĉi tiun afiŝon kaj sciigu al ni vian opinion!


Kiel grimpo-planto.

Afiŝita de janzo la 12an de oktobro 2007.

Klaku aperas kiel ilo utila al kreaĵo kaj plifortigo de la esperantistaro en interreto. Ni scias, ke ekzistas multaj blogoj en la internacia, sed ili apenaŭ starigas debaton, verdire ili ne estas interkonektitaj. Ni kreis Klaku-n cele al ke ĝi estu renkontiĝejo por la esperantista blogosfero, cele al ke ĝi utilu al interkonatiĝo novaĵo post novaĵo k. afinaj esperantistaj blogoj, kaj cele al ke ni povu interkonektiĝi pere de la debato en ĉies blogoj.


Ĉu spamo ĉe Klaku?

Afiŝita de gufulo la 11an de oktobro 2007.

Sub la rubriko "Kio estas Klaku.net?" oni informas al la uzantoj de Klaku pri, interalie, la ĝeneralaj normoj de konduto. La libereco je opinii kaj publikigi estas nia ĉefa gvidilo tuj substrekante, ke tiu libereco ne povos esti uzita por minaci aŭ iel ataki ies dignecon. La rezulto de tiuj agoj povas esti la rekta forviŝo de la uzanta konto kaj, sekve, la nuligo de l' rajto daŭre uzi la servon.
Kelkaj tagoj antaŭe, tamen, ni spertis alian malagrablan uzon de nia paĝaro, t.e, la uzo de nia servo por publikigi spamaĵojn.


Farri kaj mi babilas en Catalunya Ràdio pri Klaku.net, inter aliaj temoj

Afiŝita de joan la 8an de oktobro 2007.


Jen amuza radioprogramo de Catalunya Ràdio kie, inter multaj aliaj diversaj temoj, babilis kun mi telefone pri la projekto Klaku.net kaj ni sia komunumo. En la radio programo ĉefe partoprenas Ferriol Masip i Bonet kaj Hèctor Alòs i Font. Dank' al ili la programo havis tre altan nivelon rilate al la monda esperanta movado, al lingvistiko kaj al la nuna situacio de la esperanta kulturo. Rekomendinda radio-elsendo!


La DNS en dreamhost sufiĉe malbonas

Afiŝita de joan la 4an de oktobro 2007.

Ni ankoraŭ devas uzi alternativan nomon en tiu ĉi blogo ĉar la DNS de la servilo dreamhost ne iras tiel rapide ol ni komence kredis, ni spertis problemojn kiam ni skribis la adreson http://blogo.klaku.net du fojojn kaj nun li diras strangan eraron: error id: "bad_httpd_conf"

fek' fek' fek'