Kiel grimpo-planto.

Afiŝita de janzo la 12an de oktobro 2007.

Klaku aperas kiel ilo utila al kreaĵo kaj plifortigo de la esperantistaro en interreto. Ni scias, ke ekzistas multaj blogoj en la internacia, sed ili apenaŭ starigas debaton, verdire ili ne estas interkonektitaj. Ni kreis Klaku-n cele al ke ĝi estu renkontiĝejo por la esperantista blogosfero, cele al ke ĝi utilu al interkonatiĝo novaĵo post novaĵo k. afinaj esperantistaj blogoj, kaj cele al ke ni povu interkonektiĝi pere de la debato en ĉies blogoj.

Klaku temas pri retejo enhavanta novaĵojn filtrigitaj per la voĉdonoj de la uzantaro. Se ni mise uzas Klaku-n kiel novaĵejon, tiam ni permesos ke aliaj decidu niajn interesojn, kio gravas kaj kio ne gravas. Laŭ mia opinio ne temas pri tio sed pri interkonatiĝo kaj interkonektiĝo. Iom post iom ni konstruos ligilojn disde niaj blogoj, Klaku (eĉ se ĝi estas necentraliza nodo) agos kiel bloga interkonektilo. Se ni evitas dependi de centralizaj nodoj kaj ni strekas ligiliojn disigitajn, tiam ni atingos retan strukturon, kiel fiŝkaptista reto, kie la informado fluas libere, sen filtroj, ĉar ne plu estas centroj kaj ĉirkaŭoj.

Mi deziras ke Klaku agu kiel enzimo transformante la nuntempan malcentralizan topologion de la esperanta interreto al distribuita topologio. Ne kiel arbo, sed kiel grimpo-planto.


Respondi

  • Retpaĝaj adresoj kaj retpoŝtadresoj iĝas ligiloj aŭtomate.
  • Permesataj HTML-etikedoj: <a> <em> <strong> <cite> <code> <ul> <ol> <li> <dl> <dt> <dd>
  • Lineoj kaj alineoj aŭtomate rompiĝas.

Pliaj informoj pri formataj opcioj

Captcha
La utilo de tio cxi estas por certigi ke vi estas homo kaj ne spam-roboto.
Bv. entajpi la literojn kaj numerojn.