15 aferoj kiujn mi malamas en Facebook

Afiŝita de joan la 25an de julio 2008.
  • Unue, la nomo "Facebook" (fejsbuk). Mi preferas nomojn kun facila prononcado en ĉiuj lingoj (KLAKU, ekzemple) sed ne nomojn en la angla, rusa, kataluna, quechua, ktp...
  • Due, la celo. Mi uzis Facebook por aldoni miajn astronomojan fotojn kaj provi la ilon kun miaj kontaktoj, tamen... mi ne vidas ke ĝi havas bonan utilecon por la societo. Ekzemple: Yahoo mail povas esti bona ilo por la komunikado per retadresoj. Google Maps oferas bonegan tutmondan servon de mapoj kaj geografiaj kordinatoj, Youtube oferas bonan servon por publikigi hejmajn videojn... tamen... Facebook? por kio?... ĉu ĝi utilas vere? Ĉu ne estus pli logike uzi Jabber por komuniki, Flikr' aŭ Picasa por la fotoj, ktp, ktp, ktp?
  • La dezajno. Gxi estas simpla kaj ne estas malbona, sed por esti fama enterpreno ili povus dezajni pli bone la kolumnojn, la enhavojn, ktp
  • Kiam vi editas vian propran profilon en Facebook... aperas "Via politika ideologio", "Telefono", ktp... kaj almenaŭ kie mi loĝas tio estas malpermesita ĉar temas pri personalaj datumoj. (Legu la sekvan punkton).
  • Mi jam aŭdis multfoje ke Facebook povas esti reto farita de Usona Armeo por kontroli al civitanoj pri iliaj sxatoj, vojaĝoj, geamikoj, ideoj, ktp. Eble ne, eble jes.
  • Gxi ne estas malfermita por uzantoj kiujn ne havas uzant-konton. Tiamaniere, mi ne povas montri mian lastan fotoalbumon al miaj familianoj ĉar ili "ne ekzistas" en Facebook.
  • Pro tio ke ĝi aperas fermita al ne-uzantoj de Facebook, mi ne povas havi tie mian blogon.
  • Kiam vi eniras en la profilo de viaj amikoj, subite miloj da senutilaj ikonoj kaj gif-formataj bildoj komencas danci kaj malhelpi al vi legi.
  • Dekoj, centoj.. ne, miloj da senutilaj programetoj ekzistas en Facebook. Miaj amikoj sendas al mi unu bieron, ili mordas min en la kolo, ili sendas al mi fisxeton kaj volas ke mi sendu al aliaj, ktp... bonvolu, ne faru al mi perdi la tempon!!!!
  • Mi ne povas kontroli miajn lastajn komentojn, do en du semajnoj vi forgesas kie vi skribis ion kaj kie ne. Tio ne estas tre logika, kial ili ne faris jam?
  • Maldekstre, aperas propragandon. Mi ne sxatas la nedeziratan propagandon. Almenaŭ mi devus rajti diri "NE, dankon", sed hodiaŭ la SPAMO gajnis la militon kaj ni jam vidas normale trovi ne-deziratan propagandon en la projektoj. Bone, tio ne temas pri kritika afero, ĉar nur temas pri bloko en la maldekstra kolumno, tamen, mi ripetas ke mi ne sxatas la SPAMON.
  • En Facebook mi ne povas elekti Valencilandon, kiel mia lando. Pro senscio kaj imperialismo, ankaŭ en Facebook mi apartenas al la reto "Hispanio" kaj mi vidas ke, kiel multaj projektoj, ili ne respektas la popoloj, nur la Ŝtatoj. Do, pro tio ke mia bela Valencilando estas en "la hispana sxtato"... mi estas en "Hispanio". En la deklaracio de la Homaj Rajtoj aperas tre klare ke "Ĉiuj homoj rajtas havi sian propran naciecon" kaj Facebook devus disvastigi tiun emon kontraŭ la kutima aŭtoritatismo kaj kontrolo de la Ŝtatoj kaj malnomataj "Demokratiaj Landoj".
  • Mi ne povas editi denove miajn lastajn aldonojn en mia propra "Muro".
  • La komunaj sxatoj ne bone funkcias, ĉar kiam mi klakas sur la nomo de mia religio "Fluganta Spaget-Monstro" nur aperas mia kuzo. Tamen, en lia profilo aperas centoj da anoj de "Fluganta Spaget-Monstro". Tio estas eraro!
  • Ne eblas vidi "Lastajn komentojn" de ĉiuj kontaktoj.

Afiŝi novan komenton

  • Retpaĝaj adresoj kaj retpoŝtadresoj iĝas ligiloj aŭtomate.
  • Permesataj HTML-etikedoj: <a> <em> <strong> <cite> <code> <ul> <ol> <li> <dl> <dt> <dd>
  • Lineoj kaj alineoj aŭtomate rompiĝas.

Pliaj informoj pri formataj opcioj

Captcha
La utilo de tio cxi estas por certigi ke vi estas homo kaj ne spam-roboto.
Bv. entajpi la literojn kaj numerojn.