Saluton kara leganto kaj klakumanto! Nun vi legas la oficialan blogon de la libera projekto Klaku.net verkita de ties skipo. En tiu ĉi blogo ni informos pri novaĵoj, eraroj, softvaraj ĝisdatigoj kaj ankaŭ pri aliaj interesaj informoj rilate al Klaku.net kaj al esperanta blogaro. Ni esperas ke ĉiuj informoj estos interesaj por vi. Do, ek' al klakumad' kaj ĝis la fina venk'!

Lastaj moduloj rekomendidaj

Afiŝita de joan je ven, 06/06/2008 - 10:33.

Al Drupal-amantoj, denove :-) Jen miaj novaj rekomendindaj moduloj por viaj projektoj:

  • Scheduler: programu kiam oni publikigos kaj malpublikigos artikolojn kiam vi volos
  • Front page: elektu la startaj pagxoj por la diversaj roloj
  • Comment notify: informas retposxte al uzantoj kiam estas novaj komentoj tie kie ili komentis

Facebook, nun, estas malfermita kodo

Afiŝita de joan je lun, 06/02/2008 - 22:40.

De hodiaux, la 3an de junio 2008, la fama projekto Facebook estas malfermita kodo laux ili anoncis publike, kaj de nun vi jam povas gxin elsxuti de la sekva adreso: http://developers.facebook.com/fbopen. Tiu cxi tutmonda pagxaro jam havas 24.000 enmetitajn programojn por uzi ilin libere kaj senpage kiam vi registrigxas en la pagxaro. Sendube tiu cxi novajxo kontentigis multe la uzantoj de la libersoftavara komunumo cxar nun cxiuj povas studi la kodon kaj lerni kun tiu kodo, fakte PHP, kiel Drupalo :-)

Facebook liberigis la kodon laux la licenco CPAL (tre simila al la licenco de Mozilla) kaj ili celas krei komunumon da programistoj.

Por pliaj informoj, legu la sekvan ligilon.


Klaku.net, la unua projekto anoncita de Drigg-Code.

Afiŝita de joan je dim, 05/11/2008 - 15:12.

Drigg anoncas Klaku.net!Jen alia disvastiginda novajxo. Gxuste hodiaux mi vizitis la oficialan pagxon de la drupala distribuo DRIGG, distribuo uzata en Klaku.net laux la anoncoj en tiu cxi artikolo kaj mi vidis en la pagxo ke ili jam anoncis Klaku.net kiel projekto kiu uzas Drigg-Code! Tio cxi ne nur estas bona novajxo por Drigg kaj Klaku (cxar tio cxi engrandigos niajn vizitojn) sed ankaux por la esperanta movado, cxar la projekto aperas publikigita en la internacia lingvo :-) Vi povas vidi tiun pagxon cxi-tie. Dank' al drupalo, Klaku.net engrandigxas!


Instali Debian GNU/Linux en la Macbook Intel Core Duo

Afiŝita de joan je ĵaŭ, 05/08/2008 - 19:47.

Cxiuj el vi rajtas modifii aux disvastigi la sekvan dokumenton en la blogo de Klaku. Gxi temas pri la instalado kaj sekve pri la baza konfigurado de la mastrumsistemo Debian GNU/Linux en la portebla Macbook Intel Core Duo. Tiu cxi portebla estas iom malsama al kutimaj porteblaj kaj pro diversaj kialoj oni devas konfiguri iomete kelkajn dosierojn por ke funkciu la senkablan reton, la ret-kamerao kaj la kontrolo da baterio. Bone, ni komencu iom post tiom. Vi sidu antaux via komputilo, malfermu malvarman bieron kaj gxuu la sekvan artikolon nun, cxu vi pretas? :-) Mi redaktos simple kaj rapide la konfiguraciojn kaj la utilajxojn ke vi devas fari:


Poormanscron, modulo aldonita en Klaku.net

Afiŝita de joan je mar, 05/06/2008 - 13:40.

La modulo poormanscron estis instalita en Klaku.net. Gxi bone funkcias, kaj utilas por serviloj kie oni ne povas konfiguri la "crontab". Mi konfiguris poormanscron por ke gxi aktualigu la karmon kaj aliaj konfiguraciojn cxiuj 90 minutoj.


[HUMURO] Kutimaj vortoj ke oni sercxas en la sercxilo

Afiŝita de joan je lun, 04/14/2008 - 17:53.

Jen la kutimaj vortoj de la pasinta monato... (sen vortoj...)